De Fabel van de illegaal 44/45, printempo 2001![]()
Aŭtoro: Gerrit de Wit
El la maldekstra kaj feminisma angulo oni ofte provas anstataŭigi nian seksisman kaj rasisman lingvaĵon per lingvaĵo, kiu baziĝas sur liberiĝo kaj egaleco. Ankaŭ dekstraj organizaĵoj kiel Taalverdediging ("Lingvodefendo") okupiĝas pri la lingvo. Ili faras al si zorgojn pro ties "angliĝo" kaj timas la forperdiĝon de la nederlanda kulturo, konsiderata kiel plivalora. Ili agadas kontraŭ instruado en la angla kaj faras agadojn kontraŭ alilingvaj reklam-esprimiĝoj.
En lingvoj respeguliĝas la potencrilatoj en socio. Estas multe pli da vortoj kaj esprimoj kun negativa signifo por virinoj ol por viroj. Nomoj de alte estimataj profesioj estas ĉiam masklaj, per kio la lingvo kvazaŭ elpuŝas virinojn el la socia konscio. Kaj ke ankaŭ la situacio de nuntempaj migrantoj estas ne nepre prospera, tion montras la fakto, ke ĉiam ankoraŭ el iliaj lingvoj apenaŭ pruntvortoj estis transprenitaj en la nederlandan.
Lingvaĵo estas uzata ankaŭ por malestimindigi aŭ ekskludi homojn. Direktoroj kaj sciencistoj ekzemple ofte uzas malfacilajn vortojn por imponi kaj tiumaniere trapuŝi siajn ideojn. Kelkaj dekstraj vortoj estas konscie elpensataj desupre, kiel ekzemple "labordonanto" kaj "laborprenanto". Ili ne akordis unuainstance kun la sperto de la laboristoj, ĉar memkompreneble estas ili, kiuj donas aŭ luigas sian laborforton al la mastroj. Kaj estas la "labordonantoj", kiuj "prenas" la laboron de la laboristoj. Sed dum la daŭro de la tempo, kiam ili jam ĝeneraliĝis, tiaj vortoj tamen ekinfluas la konscion de multaj homoj en la socio.
Dinamikaj lingvoj
Lingvoj estas dinamikaj, ĝuste kiel socioj, kaj ili daŭre ŝanĝiĝas, interalie sub la influo de sociaj kontraŭdiroj. El maldekstraj kaj feminismaj rondoj oni ofte provas modifi la lingvon kaj la lingvouzon en progresiva direkto. Antaŭ ne tro longa tempo oni skribis en multaj radikal-maldekstraj gazetoj "lezersters" [lingva ennovigo ekvivalenta al la Esperanta "gelegantoj": noto de la tradukinto] anstataŭ "lezers" ["legantoj"], kiam ajn temis pri miksita grupo de virinoj kaj viroj. Vortojn de politikaj kontraŭuloj oni skribas inter citiloj por rekonigi, ke ili ne estas niaj vortoj kaj nocioj. De Fabel tial skribas ekzemple "globalisering" ["tutmondiĝo"] ĉiam inter citiloj.
La maldekstrularo foje enkondukas ankaŭ kontraŭnociojn. Tiel do maldekstruloj fakte preferas la vorton "geïllegaliseerden" ["kontraŭleĝigitoj"] anstataŭ "illegalen" ["kontraŭleĝuloj"]. Tiel tuj iĝas klare, ke ĉi tiuj homoj ne estas laŭnature "kontraŭleĝaj", sed estis kontraŭleĝigitaj ĝuste de la oficialaj instancoj. Kaj tial la maldekstrularo principe parolas ankaŭ pri fuĝintoj anstataŭ pri "azilpetantoj". Tiu lasta estas malvarma teknika vorto, per kiu la instancoj volas indiki, ke oni ĉiam ankoraŭ povas konstati, ke la koncerna persono sen bone bazita kialo forlasis sian devenlandon. La maldekstruloj tamen premisas, ke "azilpetantoj" ĉiam havas bonajn kialojn por fuĝi el siaj landoj – alie ili ne estus venintaj ĉi tien. La maldekstruloj do parolas ĉiam pri "fuĝintoj", kaj ne nur post kiam la ŝtato ilin aprobis.
Naciisma lingvobatalo
Dekstraj kaj naciismaj tendencoj vidas la lingvon alie, nome kiel ion statikan, kiu devas esti protektita kontraŭ influoj de ekstere. Por ili unualoke gravas la batalo inter lingvoj kaj lingvaj teritorioj. Ili engaĝiĝas ekskluzive por la "pureco" de sia propra lingvo kaj vidas neniun problemon ĉe la malegalecoj ene de la lingvo. En Nederlando aro de ekstreme dekstraj kluboj troviĝas sur tiu trako. La ekstremdekstra Landelijk Actieplatform Nationalistische Studenten [Landa Agadplatformo de Naciismaj Studentoj] (LANS) estas unu el tiuj. LANS laŭ sia propra eldiro faris komence de februaro 2001 agadon kontraŭ la "angliĝado" ĉe altlernejoj kaj universitatoj. En Leiden malmulto estis videbla de la agado. Laŭ LANS ekzistas "vera invado de unuavice anglaj vortoj, kiujn oni senpripense transprenas" kaj oni do pledas por "aŭtentike pura nederlanda lingvo". "Parolu prefere civilizite ol piĝine la anglan!" estas ilia devizo. LANS prave tezas cetere, ke la nederlanda lingvo estas "kunteksita kun nia kulturo kaj nia historio kaj eĉ kun niaj moroj kaj kutimoj". La problemo estas, ke oni, alie ol la maldekstruloj, ne kritikas la kulturon kaj la kutimojn.
LANS estas ligita kun la ekstremdekstra organizaĵo Voorpost, kiu en aprilo 2000 manifestaciis pro la lingvo okaze de inaŭguro de la vestaĵvendejo America Today. Komence de marto 2001, Voorpost-membroj krome disdonis broŝurojn ĉe la Nacia Kanzonfestivalo. Tiel ili volis protesti kontraŭ la anglalingvaj kanzonoj, kiujn oni tie kantis. LANS kaj Voorpost iras tre malproksimen kun sia lingva purismo. Vortojn kiel T-shirt ["T-ĉemizo"] kaj cd ["kompaktdisko"] oni laŭ ili anstataŭigu per T-hemd kaj straalschijf.
Taalverdediging
Ankaŭ la organizaĵo Taalverdediging ["Lingva defendo"] protestas kontraŭ influoj de aliaj lingvoj al la nederlanda. Taalverdediging faras publikajn agadojn, gluas transgluaĵojn kun la teksto "Taal en cultuur gaan samen" ["Lingvo kaj kulturo koincidas"] kaj skribas leterojn al amaskomunikiloj kaj politikistoj. La agadgrupo alvokas al bojkoto de entreprenoj, kiuj uzas anglalingvajn sloganojn. Taalverdediging skribas, ke Nederlando ne volas esti "la malantaŭa pordomato de Usono", kaj pledas por "respekto kaj amo por la landa lingvo". En unu el siaj novaĵleteroj ili konstatas, ke multaj britaj, hispanaj kaj francaj ekskolonioj konservis la lingvon de la koloniinto. "Tion la nederlandanoj en sudorienta Azio ne atingis", laŭ Taalverdediging. "Imagu, ke la 200 milionoj da tie vivantaj homoj ĝis la hodiaŭa tago restus ĉe la uzado de la nederlanda – tiam nia lingvo estus unu el la plej gravaj lingvoj en la mondo. Tiam nia kulturo havus la disradiadon, kiun ĝi meritas."
Unu el la koncernaj homoj ĉe Taalverdediging estas Hans Lindenburg. Li estis pli frue membro de la CD ["Centrumdemokraten": ekstremdekstra partio] kaj en 1992 unu el la 3 fondintoj de la Nederlands Blok, kies kasisto li fariĝis. Alia koncernulo ĉe Taalverdediging estas C. H. J. Heitmeier. Li estis ĝis kaj dum 1998 aktiva membro de CP '86. Por ĉi tiu ekstremdekstra partio li iam faris proponon de paragrafo pri la nederlanda lingvo en la partia programo. Heitmeier tre senpripense parolis en sia propono. En ĝi li volis devontigi la nederlandajn televidajn elsendejojn dubli ĉiujn alilingvajn elsendojn, volis fortigi la pozicion de la nederlanda en Suda Ameriko per activa reiriga politiko por surinamanoj, kaj li postulis, ke Nederlando ne donu evoluhelpon al landoj, en kiuj la mezgradaj lernejoj ne proponas la eblon lerni la nederlandan. Fine de aŭgusto de 2000 Taalverdediging partoprenis kun informostando la "Ijzerbedevaart" al Yzerbede en la belga Diksmuide. Al tiu ĉiujara flandra-naciisma solenaĵo tradicie venas multe da ekstremdekstruloj. Tiel do la Vlaams Blok estas solide reprezentata, kaj dekoj da faŝistoj el Nederlando eluzas la okazon por renkontiĝi kun siaj kamaradoj.
Raportejo de lingva diskriminacio
Kunlige kun leteragado de Taalverdediging, la parlamenta deputito de la Kristana Unio Eimert van Middelkoop certigis al la agadgrupo sian plenan subtenon. Van Middelkoop estas mem jam de jaroj konata kiel arda lingva puristo. En novembro de 2000 li pledis por raportejo de lingva diskriminacio. Al ĝi la homoj povus direkti plendojn kontraŭ personoj, kiuj utiligas ne-nederlandajn vortojn.
Ankaŭ membroj de la ultrakonservativa Oud Strijders Legioen [Legiono de Malnovaj Batalantoj] (OSL) pledis por raportejo. Laŭ la OSL-ano W. Schuller, la raportejo devus "povi publike admoni" homojn kun publika funkcio, "kiam ajn ili malkonfesas sian gepatran lingvon". Laŭ Schuller, "la grandskala influo de la usoniĝo kaj angliĝo" kondukas "ĉe multaj al krizosento. Pro la strikta ligo inter lingvo kaj konscio, la lingvodemando estas perceptata kiel minaco al la propra identeco." Por kontraŭagi la "lingvomalpuriĝon" necesas laŭ Schuller ankaŭ "ataki per la hakileto la radikon de la problemo", pro kio necesas – kiel povus esti alie – "draste limigi" la enmigradon.1
Ankaŭ en Leiden estas konservativaj lingvopuristoj. La fondaĵo Internationaal Forum voor Afrikaanse, Vlaamse en Nederlandse Taal- Vertaal- Letter- en Geschiedkunde (IF) [Internacia Forumo por Afrikansa, Flandra kaj Nederlanda Filologio, Tradukado, Beletristiko kaj Historio] oponas kontraŭ "mondcivitaneco" kaj opinias ridinda tio, ke per anglalingvaj instruprogramoj "dum jarcentoj formiĝinta mondo de kulturo kaj identeco, vortigita en la nacia lingvo, estas senmotive flankenŝovata". La IF eldonas novaĵleterojn kaj librojn. Komence de ĉi tiu jaro aperis de ili la poemaro Hondert Dichters ["Cent poetoj"], interalie kun kontribuaĵo de la belgo Marc Joris. Tiu dekstra ekstremisto estas jam tre longe aktiva por la Vlaams Blok [Flandra Bloko] kaj okupas nome de tiu partio en Belgio provincan deputitan seĝon.
La lingvofundamentistoj de la IF krome eldonas transgluaĵojn kun la teksto "Nederlands graag!" ["La nederlandan volonte!"] Ili laŭ sia propra eldiro disvastigis jam 20.000 ekzemplerojn de la transgluaĵoj. En Leiden oni multloke trovas ilin surstrate super alilingvaj tekstoj. Oni eĉ gluas la transgluaĵojn sur anglalingvajn informtabulojn por fuĝintoj. Multaj el tiuj kompreneble ankoraŭ ne parolas la nederlandan. "Ekagu defende al la nederlanda!", kiel la IF diras.
Naciaj elitoj
La nepovo paroli la lingvon unu de la alia konsistigas unu el la plej grandaj baroj inter homaj grupoj. Por naciaj elitoj, kiuj volonte forŝirmas siajn proprajn teritorion kaj loĝantaron de la influo de aliaj elitoj, la batalo por la propra lingvo estas eĉ dia donaco.
En Belgio jam delonge okazas lingva batalo inter la valonoj kaj la flandroj. Registaroj de aliaj eŭropaj landoj, inter kiuj Francio kaj Pollando, envivigis leĝojn por la defendo de la nacia lingvo. Ankaŭ Germanio lastatempe subiĝis al la sorĉo de la "angliĝo", kaj kelkaj politikistoj tute same ankaŭ tie pledis por leĝoj kiel en Francio. Kritikaj germanoj, kontraste, akuzas la lingvopuristojn je "germanomanio". Ili atentigas pri tio, ke ankaŭ la nazioj kun granda fervoro eliminis fremdajn vortojn el la germana lingvo.2
Por elitoj, kiuj ankoraŭ ne havas propran ŝtaton, sed volas havi tian, la evoluigo de propra lingvo povas esti la trarompiga faktoro por sukceso. Komuna lingvo povas doni al la tuta loĝantaro de regiono la ideon, ke ili apartenas pli kune ol ili kunapartenas kun homoj de la sama sekso aŭ klasa fono aliloke en la lando aŭ en la mondo. La kurda elito, ekzemple, forĝis unuecan lingvon el la diverĝantaj lingvoj de Kurdio kaj altrudis ĝin al la loĝantaro. La turka ŝtato, kiu siavice volas, ke ĉiuj enloĝantoj de Turkio parolu la turkan, iris ĝis malpermeso de la kurda per teroro. Tiel la enloĝantoj de Kurdio iĝis la viktimoj de la lukto inter du naciaj elitoj, kiun oni elbatalas interalie pere de la lingvo.3 Samspeca evoluo okazis en Vaskio.4
Partianiĝi okaze de batalo inter lingvoj estas por la maldekstrularo ne tre sence. Estas memkompreneble en ĉiu kazo kondamninde, kiam oni altrudas lingvon al homoj, ĉu tiu lingvo venas de la centraj aŭtoritatoj ĉu de la liberigantoj. Pli bone estus pledi por tio, ke ĉiuj homoj aldone al sia gepatra lingvo lernu duan, pli kosmopolitan lingvon kiel Esperanton, por ke ĉiuj komprenu unu la alian pli facile. Fakte, tiun lokon nun iom post iom okupas la angla, kiu estas verŝajne ne pli dekstra aŭ seksisma lingvo ol ekzemple la nederlanda. Do por la maldekstruloj ankaŭ ne estas kialo esti por la nederlanda kaj kontraŭ la angla. Proksimume 82% de la nederlandanoj opinias, cetere, ke ĉiu devus povi paroli krom la nederlanda ankaŭ la anglan.5
Notoj