Esperanta traduko, 24.8.2002

Aŭtoro: Eric Krebbers


Pintkonferenco-saltado kontraŭ "tutmondiĝo"

Se temas pri "tutmondiĝo", ĉiu sentas sin alparolita. Sufiĉas nur esti kontraŭ ĝi, kaj la svaga imago pri la enhavo de tio alkonformiĝas senprobleme al la propra mondrigardo. Unusignifa difino de la termino "tutmondiĝo" ne ekzistas. Kiel ajn malmulte ĉi tiu senfokusa nocio povas helpi plupaŝi en la maldekstra analizo, tiel multe ĝi tamen laŭmodiĝis. Kiu okupiĝas pri "tutmondiĝo", transprenas aŭtomate ideajn enhavojn, en kiuj nocioj kiel "libera komerco" kaj "internacia kapitalo" centre rolas. Firma internacia kontraŭtutmondiĝa movado ne ekzistas. Multaj aktivistoj ĉe kontraŭ-pintkonferencoj en Seattle kaj Prago tamen dividas la kontraŭtutmondiĝan pensadon.

La nova modvorto estigas ĉiajn asociadojn. "Tutmondiĝo" sugestas ekzemple, ke la kapitalismo estis origine loka afero kaj nur antaŭnelonge etendis siajn "tentaklojn" (se resti en la tipa ĵargono) al la tuta mondo. Oni ankaŭ supozas principan kontraŭdiron inter la ŝtato kaj la kapitalo, lige kun kiu multnaciaj konzernoj ĝuste nun atakas la suverenecon de la naciaj ŝtatoj. La negative ŝarĝita nocio "tutmondiĝo" kreas ankaŭ la impreson, ke la loka nivelo estas ĉiam ajn la pli bona. Pro tio, multaj aktivistoj emas diferencigi inter la bona "loka kapitalo" kaj la "malbona internacia" kapitalo.

La kapitalismo estis ja ĉiam tergloba afero. En la komenco troviĝis la ekspluatado de la kolonioj. La kapitalo kaj la modernaj ŝtatoj apartenas kune kaj bezonas unu la alian. Ŝtatoj kreas la premisojn por la ĉiam pli disvolviĝanta kapitalismo. Ili garantias proprietajn rajtojn, krome ankaŭ la kontroladon kaj la disciplinadon de la loĝantaro. Tial naciaj ŝtatoj laboras komune kun entreprenoj je traktatoj pri libera komerco. Same, la supozata fundamenta diferenco inter la "loka produktado" kaj la "internacia komerco" estas pensfantomo, ĉar ambaŭ estas nur malsamaj aperaĵoj de la kapitalo.

Kontraŭtutmondiĝaj aktivistoj koncentriĝas je la por hodiaŭaj maldekstruloj laŭdire plej grava intertendenca batalo inter du frakcioj interne de la ŝtato kaj la kapitalo, inter la proparolantoj de la tutmondiĝo unuflanke, kiuj postulas pli da potenco por internaciaj institucioj kaj entreprenoj, kaj la advokatoj de suverenaj ŝtatoj kaj protektistoj de naciaj entreprenoj aliflanke. Sed kiu metas la internajn konfliktojn de la kapitalo en la centron de atento, problemigas konflikton de la elito, kaj dum tio la batalo de subprematoj kontraŭ ekspluatistoj eliras el la rigardokampo. Kaj jam denove la historio ŝajnas esti io, kion oni okazigas desupre. En la konsekvenco, tia perspektivo kondukas al mobilizo de aktivistoj okaze de renkontiĝoj de la elitoj. En Nederlando oni nomas tiun agadformon "tophoppen", t.e. "pintkonferenco-saltado". Kvankam ilia influo estas malgranda, la agadgvidantoj rigardas la manifestaciojn kiel sukcesajn, kiam malebliĝas la farado de decidoj pri internaciaj labordivido ĉe tiuj pintkonferencoj.

Internacia Forumo pri Tutmondiĝo

La nuntempaj manifestacioj kaj kontraŭkonferencoj montras malmulte da parenceco kun la protestoj kontraŭ la Monda Banko, IMF kaj G7 de la 80aj jaroj. La nova ondo estiĝis meze de la 90aj jaroj, instigite de la NAFTA-traktato pri libera komerco. Sekve de ĝi, formiĝis du movadoj, unu de neregistaraj organizaĵoj (NRO-oj) kaj unu de baznivelaj grupoj.

Kiel la iniciatinton de la NRO-movado oni konsideras la Internacian Forumon pri Tutmondiĝo (IFG), kiu havas firman pozicion en Usono kaj estas reto de ĉ. 60 aktivistoj, sciencistoj kaj opinifaristoj, kiuj reprezentas entute 40 NRO-ojn en 20 landoj. La IFG ne vidas la problemon en la kapitalisma sistemo aŭ en la patriarkismo, sed en la falo de lokaj ekonomioj, religioj kaj kulturoj. Multe da IFG-membroj elpaŝas kontraŭ la tekniko kaj la progreso. "Totala reorganizo de la mondaj ekonomio kaj politiko plenumiĝas samtempe kun la tuttera transpreno de la regpovo fare de multnaciaj entreprenoj kaj internaciaj komercburokratioj," opiniis la IFG. Oni ellaboris strategiojn kontraŭ la "nekontrolebla tergloba kapitalo" kaj organizis kontraŭ-pintkonferencojn. La IFG alprenis la publikan bildon de "nek maldekstra nek dekstra", por ligi al la movado krom la maldekstruloj ankaŭ konservativulojn, naciistojn kaj la Novan Dekstrularon.

IFG-membro Lori Wallach de la usona konsumanto-organizaĵo kaj medio-organizaĵo Public Citizen (PC) [Publika Civitano] en 1997 eligis la startsignalon por la internacia kampanjo kontraŭ la MAI-traktato pri libera komerco, kiam ŝi publikigis en la interreto la ankoraŭ "sekretan" koncepton de ĝi. Okaze de pli postaj kampanjoj kontraŭ NAFTA, MAI kaj MKO [WTO], PC kunlaboris kun la dekstraj politikistoj Pat Buchanan kaj Jesse Helms. Ankaŭ la IFG-membro Maud Barlow de la Council of Canadians [Konsilio de Kanadanoj], kiu protestas kontraŭ la "forvendo de Kanado al usonaj entreprenoj", kaj Susan George, ankaŭ IFG-membro kaj intertempe la internacia vicprezidantino de ATTAC, kiu volas per la Tobin-imposto limigi la "spekulaciajn kapitalkurentojn", partoprenis ĉi tiujn danĝerajn koaliciojn. George propagandis en sia libro Lugano-raporto la konspirteorion pri grupo de entreprenistoj kaj sciencistoj.

Kiel elstaran IFG-membron oni konsideras ĝian kunfondinton Edward Goldsmith. La arkikonservativa brita milionulo, posedanto kaj eks-ĉefredaktoro de The Ecologist, partoprenis dum la pasintaj tridek jaroj la fondon kaj financan subtenadon de i.a. Amikoj de la Tero, la angla Verda Partio, Survival International [Pluvivo Internacia] kaj Ecoropa. Samtempe li tenadas intimajn rilatojn kun la pensfabrikoj de la franca Front National kaj la belga Vlaams Blok, kie liaj ideoj pri la "estigo de la natura socia ordo" kaj la apartigo de la "diversaj etnoj" ricevas fortan konsenton.

Peoples' Global Action

La insurekcio de la zapatistoj la 1an de januaro de 1994 staris sub la signo de NAFTA. Kiel sekvo de la Intergalaksiaj Renkontiĝoj, kiujn ili organizis, evoluis la internacia reto "Peoples' Global Action against Free Trade" (PGA) [Popola Tergloba Agado kontraŭ la Libera Komerco] el aro de grandaj baznivelaj organizaĵoj en la sudo kaj kelkaj grupoj kaj unuopuloj en Eŭropo. Tie la de la IFG disvastigataj apokalipsaj konspirrakontoj pri la sekreta "nova monda konstitucio" nomata MAI trovis aŭskultantojn kaj igis la kontraŭtutmondiĝan movadon rapide ekkreski. La entuziasmo tamen ne staris sur la fundamento de iuj pli profundaj politikaj analizoj. Dum la aktivistoj de la NRO-oj estis priŝutitaj per informoj, maldekstraj starpunktoj retroiris en la fonon. Pro la malaltaj grado de kaj preteco je organiziĝo, politika diskuto pri la direkto de la kampanjoj apenaŭ povis esti iniciatita. Pro tio oni traktis la kontraŭ-pintkonferencojn kiel la solajn orientantojn de la movado. Krome, ĉiuj ĉepinte irantaj eŭropaj grupoj de la nova movado kunlaboris kun Goldsmith, kiu disdonis multe da mono inter ili.

Ankaŭ en Nederlando diversaj organizaĵoj komencis kontraŭtutmondiĝajn kampanjojn. La kontraŭrasisma grupo "De Fabel van de illegaal" gvidis ekde 1997 la Sekretariejon de la kampanjoj kontraŭ la MAI-traktato kaj – pli poste – kontraŭ la MKO. Regule anoncis sin pertelefone fundamentismaj kristanoj, antisemitoj, konspirfantaziuloj kaj dekstruloj, kiuj aperis ĉe diskutrenkontiĝoj kaj uzis artikolojn en siaj komunikiloj. Antisemitoj ŝajne devis, aŭdante historiojn pri la konspiro de la "internacia kapitalo", aŭtomate pensi "juda". Ankaŭ la unuflanka intereso pri personoj el la elito, kiuj ĉeestis en la pintkonferencoj, anstataŭ pri strukturoj, bone kongruis kun iliaj antisemitaj pensmanieroj. La postulata memdeterminado de naciaj ŝtatoj kaj popoloj kontraŭ la "internacia kapitalo" estis senprobleme interpretebla en la kunteksto de ekstremdekstraj vizioj pri fortaj aŭtonomaj ŝtatoj. Neintence, maldekstraj aktivistoj disvastigis pensaron, kiu kontribuis al la akceptiĝo de ekstremdekstraj vidpunktoj.

Novdekstruloj

De Fabel van de Illegaal provis doni al la kampanjo maldekstran pezocentron, for de la "libera komerco" en la direkto de kontraŭrasismo kaj kontraŭpatriarkismo, kun temoj kiel la internacia loĝantarpolitiko, kontraŭleĝigo de rifuĝantoj kaj migrantoj, kaj virinoj en zonoj de libera komerco. Sed ŝajnis, ke tiuj temoj ne povis esti ligitaj al la kritiko kontraŭ "tutmondiĝo" kaj "libera komerco". La radikalmaldekstra starpunkto en la senco de kompleksa kapitalismokritiko ne venkis ene de la kontraŭtutmondiĝa movado. Tial De Fabel retiriĝis el la kampanjo. Pro la forta kritiko, la PGA tamen pliriĉigis la punktojn de sia principaro per ĝenerala kritiko de la kapitalismo (anstataŭ kritiko je "libera komerco") kaj de la antisemitismo.

Sed la almeto de kelkaj novaj elementoj al la ideologia kunteksto de "tutmondiĝo" ne sufiĉas. Kontraŭtutmondiĝaj aktivistoj, kiuj kritikas la kapitalismon, dum ili postĉasas la inter si disputantajn elitojn, restas tamen agantoj interne de la sama ideologio. Tio validas ankaŭ rilate al tiuj, kiuj, eĉ se ili ne plu "saltas" inter pintkonferencoj, tamen plu operacas per la samaj nocioj "tutmondiĝo" kaj "libera komerco". Tiuj nocioj lokiĝas pli en la tradicia dekstra pensado pri internaciaj konspiroj kaj disputoj inter "etnoj". Eĉ la emfazado de la propra kontraŭnaciismo en pamfletoj ne helpas, ĉar nocioj kiel "tutmondiĝo" aŭtomate trudas al aliaj dekstrajn kaj naciismajn pensmodelojn. Ĉiu kampanja temo kaj ĉiu agado elvokas tian metapolitikan efekton. Tion maldekstraj aktivistoj devas pli konsideri. La Nova Dekstrularo jam antaŭ longa tempo komprenis tion. Tie oni scias, ke la metapolitika, nerekta efiko de la agado de malgrandaj movadoj estas multe pli granda ol la senpera influo al la sociaj potencrilatoj.

Reen